Wednesday, December 9, 2015

Deviga ekskurso, sed celo alia

Unu el monumentoj de "malnova urbo"
Malgraŭ, ke mi malgajnis administracian juĝaferon antaŭ juĝejo, mi estas kviete kontenta. Tio okazis hodiaŭ, mi devige, sed laŭ propra volo /strange, ĉu, ne?/ partoprenis pluan batalon pri propraĵo de grundo, konkrete pri manko de ĝi. Dum la proceso, mi postulis ŝanĝon de administracia decido el jaro 1998. La proceso estis en mia ĉefurbo de regiono, ĝi kuŝas ĉ. 85 km de mia loko.
Imagu al si, ke komence de juĝafero, mi turniĝis al studantoj de juro, kiuj estis hazarde ĉi tie, kaj kreis publikon, ke ili observu atente ĉion, mian konduton, kaj prenu lecionon de ĉi proceso. Strange, ke juĝistoj ne protestis. Jam post fino de proceso, ili diris al mi, ke mi tre kuraĝe esprimis siajn argumentojn. Sed, bedaŭrinde, juĝistoj faligis mian defendon. La vojo de procedo ne estas fermita, sed, tion ligos iom da kostoj. Nun, mi atendas pri skriba juĝpredikato.

No comments: