Sunday, December 6, 2015

Abeloj vintre

Hodiaŭ la sesa de decembro, dimanĉo, nenio ekster ordinara. Vetero similas printempon, sune, iomete ventas, la temperaturo ĉ.+10*C.
Kaj pro ĉi vetero, abeloj elflugis el siaj abelujoj, ĝi estas vera ĝojo por ili. Sed al mi, mi tiel supozas, ke ne, ĉar ili estus povintaj dormi. Tio estas malnormala evento, kaj raraĵo. Kiel longe ĉi tiu situacio daŭros, en mia regiono?

No comments: