Thursday, October 22, 2015

Trafaj decidoj - en la vivo 2

Unu el monumentoj de Bydgoszcz sur /malnova urbo/
Hieraŭ, mi estis en mia regiona urbo Bydgoszcz ĉefe por partopreni en juĝafero administracia en juĝejo. La afero tuŝas jenan problemon. Antaŭ kelkaj jaroj mi decidis mezuri mian kampon, ĉu estas tiom da grundo, kiom mi aĉetis. Dum ĉi tiu procedo mi tre fidis al geodeziisto /termezuristo/ kaj subskribis ĉian dokumentaron sur puraj paperoj ne vidante nenion. Li certigis min, ke ĉio estos bone. Poste li enskribis mezuradon en dokumentaron. Evidentiĝis, ke mankas ĉ. 10 aro da tero, krome li faris vojon sur mia kampo. Mi ricevis de li dokumentaron, kaj ankaŭ de administracia instancejo pri tiu ĉi situacio, sed ĉio ĉi estis  post iom da tempo. La geodeziisto cele  prokrastis limdaton, eble mi forgesu pri mezurado.
Verdire, estis iomete mia kulpo pro tio, ke tuj ne intervenis.
 En loka administracia instanco, mi malgajnis la aferon, do puŝis la aferon al juĝejo pri ĝi mi skribis komence. Oni indikis daton   je 21.10.2015. Mi kompreneble vojaĝis por partopreni juĝafero, ĉar ĝi tre gravas por mi, kaj imagu al si, ke juĝafero ne okazigis, simple juĝisto malsanis. Por mi tiu ĉi situacio estas malkomprenebla. Mi atendas klarigon de juĝejo. Mia kolero...

Ĉe la okazo mi faris iom da fotoj, kaj prezentas ilin.
 La rivero Brda, kiu fluas tra la urbo
La tabulo diras, ke en tiu ĉi loko iam estis preĝejo - sinagogo

1 comment:

Piotr said...

Mi hodiaŭ ricevis leteron el juĝejo, en kiu oni sciigis min, ke juĝafero okazos en alia dato. Tio estis rapida letero.
Sed la dato fiksita sur letero estas 20.10.2015, kaj mi estis ja 21.10.2015 en juĝejo. Stampo de elsendo de poŝto - 21.10.2015. Strange, ĉu ne?