Sunday, October 11, 2015

Mia lageto - 44

Nun la herbaĵoj kreskas sur fundo de mia lageto.
Vere, al mi perdo de lageto estas granda travivaĵo, ju pli, ke en ĝi mi vidis multon da ĉarmeco, beleco eĉ interna harmonio en mia vivo, ĉio rompiĝis kiel bobelo sapa. Ĉu mi konsentis kun tiu ĉi situacion, ne, estas mia respondo. Antaŭe mi kun plezuro laboris, promenadis kaj ĝuis inspiron el ĝi, sed nun ĉio silentiĝis, mortiĝis. Kiam homo perdas ion amatan, lia ekvilibro ŝanceliĝas, tio tuŝis min, mi devas tion elverŝi el mia memo.  Mi certe multfoje venos al temo, kaj analizos ĉion.

No comments: