Thursday, October 1, 2015

La sociaj aferoj - tago de maljunuloj

gajaj maljunuloj!
                               1 - a de oktobro Internacia Tago de Maljunuloj.

 Ĉu maljunuloj fartas tiel gaje kiel sur ĉi tiu bildo. Bone estus, sed plimulto el ili fartas male. Nun oni faras grande, por ke maljunuloj estu feliĉaj en kadukiĝanta vivo. Mi hodiaŭ cele vizitis mian amikon en domo de maljunuloj, kaj bildo, kiun mi ekvidis iom min malgajis, sur iliaj vizaĝoj mi ne vidis gajecon. Ili observis televidon, parto el ili sidis kaj rigardis nenion. Mia amiko serioze malsanas, krome preskaŭ neniu lin vizitas. Ni interparolis pri iama laboro, kaj niaj familioj / ni kune laboris/ Fine, kiam mi adiaŭis lin, dezirante al li la sanon,  certe li estis kontenta, kaj promesis, ke ankoraŭ vizitos lin.
Mia rimarko, kiam pensiulo estas sana, tiam li/ŝi estas gaja, vigla, volas bone vivi, ĝui, kaj ĉerpu multe  agrablecojn el la vivo. Bone estas kiam homo, sekve maljunulo havas ian hobion, interesiĝon, pasion, do pli facile trapasas maljunecon. Ho, la vivo de la tria aĝo!?

No comments: