Friday, June 12, 2015

Tio kaj alio - vetero

Floranta lupino
Hodiaŭ, antaŭ unu horo la ĉielo donis al ni trezoron, ĉar tra unu horo pluvis. Ankaŭ fulmotondris. En mia regiono tio estis bona injekto de pluvo. Mi aldonu, ke jam lastan dimanĉon iomete pluvis, sed mallonge.
Sed nun aero refreŝiĝis, sur la tero plantoj iom vigliĝos, ĉar ili jam velkis. Tio vere estas por ni ega bonaĵo. Dankon al naturo.

2 comments:

Anonymous said...

Verdire, ni estas benitaj, ke ni havas oportunojn kiam ni povas vidi belan naturon kiel tiuj floroj :) - Kimberley

Piotr said...

Tio estas mia kampo, kaj ĝi bele aspektis ĉie blua koloro. Kaj plantoj estas dolĉaj, kaj ilin manĝas leporoj