Saturday, June 20, 2015

Esperanto - amikeco

Flago de Peruo
Multaj esperantistoj volas partopreni Universalan Esperantan Kongreson, kaj senti etoson de esperantismo, kaj esti eĉ etulo en tiu ĉi granda familio monda, ankaŭ valoras substreki turismaj celoj, gravas interparoli kun alaj personoj por ke havu bonaj amikoj, kiuj parolas la saman lingvon. Sed ne ĉiuj havas eblecon pro diversaj kaŭzoj, unu el ili estas, ke ĝi iom  kostas. Estas ankaŭ alia kaŭzo pro viza problemo. Mi partoprenis UK en Argentino senprobleme. En ĉi entrepreno estas la plej grava, bona sano.

Mia amikino el Peruo skribas pri la UK, mi citas: "Mi ankaŭ volas iri al 100a Kongreso de Esperanto, sed mi ne povas iri tie ĉar mi bezonas la vizon Schengen. Estas tre malfacila akiri tion!!!
Espereble la vizo schengen estos foriga en la sekvonta jaro.  Do mi ne bezonos la vizon por iri al Eŭropo tiam.
Mi kaj miaj amikoj (ĉiuj ni estas komencantoj de Esperanto!) volas iri al Kongreso, sed mi kredas, ke ni unue devas paroli Esperanton pli bone."
Mi volas aldoni, ke ni jam sufiĉe longe korespondas pri diversaj aferoj/mi kontentas pro tio/, kaj ŝi plue skribas:"En la esperanta klubo, ni vidis videojn de la Kongreso de la lasta jaro en Argentino. Kaj subite...mi vidis vin en 6:02 tie!
https://www.youtube.com/watch?v=ewoC5Utggp0

kaj tie en 5:05!
https://www.youtube.com/watch?v=LX-F9BeTh-Q

Mi diris al ilin "Mia amiko Petro estas tie!!" Estis feliĉa momento."

Kara amikino koran dankon pro disfamigo, kaj mi tuj malfermis ligilojn, kaj vere mi sin ekvidis, sen via informo mi tion ne eblos. Vere, etaj aferoj, sed ili donas iomete da felĉio en nia rapida vivo.

2 comments:

Unknown said...

Dankon pro via amikeco, Petro.
En mia lando, ni festas Patron Tagon hodiaŭ...do Feliĉan Patron Tagon! :D

Piotr said...

Kara Zue, Se vi estus tiel afabla skribu, ĉu la rondo estas multnombra en via urbo? Dankon pro bondeziro.
amike, Piotr