Thursday, June 4, 2015

La naturo - hirundo

Tiel aspektas nova nesto
Komence paro de hirundoj esploris lokon, ĉu ĝi estos oportuna por fariĝi nesto kaj sekve establi familion. Fine, ili decidis, ke loko estas konvena. Do, laboro ekis. Ĉar jam ekzistis nesto el pasinta jaro, la hirundoj pensis, ni nur riparu ĝin, kaj ĉio rapide finiĝos. Post iom da riparado evidentiĝis, ke malnova nesto ne taŭgas, kaj disrompiĝis. Ili entreprenis ideon, kaj konstruis neston  denove en la sama loko. La laboro iris rapide, kaj post 4 tagoj ĝi estis preta. Mi atendas, kiam ili havos ovetojn.

4 comments:

Unknown said...

Gratulon por tiu bela sxanco por vidi nesto konstruaĵo. Hirundoj estas unu de miaj sxatataj birdoj. Mi admiras gxian flugan manieron.
Proksime al mia domo multaj hirundoj farigis gxiaj nestoj.

Piotr said...

La hirundoj estas vere utilaj birdoj, kaj viglaj, bedaŭrinde en Pollando ili alvenas en monato majo kaj forlasas nin fine de septembro. Ĉu en via lando ili estadas tra la tuta jaro?

Unknown said...

Cxi tie estas sama ol Pollando. Hirundoj alvenas en majo kaj forlasas en auxgusto.
En Meksiko ni havas unu kanton nomita la hirundo. Ni kantas gxin kiam iu forlasas. Komencas:
"Kie iros la rapida kaj laca hirundo kiu cxi tie eliras" ("A donde irá veloz y fatigada la golondrina que de aquí se va")

Piotr said...

Kiam mi observas hirundojn, tamen mi pensas, ke ili estas neniam lacaj, ili ĉiame estas viglaj, rapidaj. Ili por mi estas tre belaj birdoj, kaj ĉiam mi atendas ilian revenon post vintro. Ĉu vi konas fabelon pri colino /colo-ino/ de Andersen, kiel colino flegis hirundon?