Wednesday, June 17, 2015

Agrikulturo - abeloj

Abeloj jam kunprenas nektaron
Mi denove provas kultivi abelojn, ĉar eble ne ĉiuj rimarkis, ke dum la lasta vintro miaj abeloj mortis. Antaŭ ĉio mi konatiĝis kun abelisto, kiu kultivas abelojn de 50 jaroj. Do, mi prenas novan skolon, verdire temas pri detaloj, sed ili plej gravas en ĉi fako. Mi jam kelkfoje partoprenis dum laboro ĉe abeloj, precize, prenis mielon de ili. Mia instruisto estas postulema, kaj iom koleras, kiam mi faras erarojn, sed mi tion akceptas, ĉar tio helpos al mi,  por ke mi estonte pli bone mastrumu ĉe abeloj. Tamen, mi esperas, ke mi ĉi-jare ricevos mielon.
Nun mi jam ricevis tri abelujojn, kaj ili estas en mia ĝardeno, ankoraŭ mi havos du abelujojn, kompreneble poste mi zorgos pligrandigi nombron de abelujoj.

2 comments:

Anonymous said...

Mi estas impresita ke vi persistas kultivi la abelojn! Bonan ŝancon, mi esperas ke la abeloj kontinuas farti bone cxi-jare :) - via lernu korespondamikino Kimberley

Piotr said...

Kara Kimberley. Ĉu en Nov-Zelando eble vi konas personon, kiu kultivas abelojn?
Dankon pro bondeziron.