Saturday, March 28, 2015

Lageto - 38

La vento blovas en vintraj herboj.
Tion mi mem decidis, sed ĉu tio estis prava decido? Kiam mi prenis tion antaŭ kelkaj jaroj, do mi devas daŭrigi tion, kvankam pro propra kontento. Temas kompreneble pri mia lageto, kaj ĝi postulas nur konstantan laboron fizikan. Sed, kiam ni pensas ĝenerale, nia vivo bazas sur ĉiama laboro, ĉu ne? Mi hodiaŭ denove  fortigas  randon de lageto.

2 comments:

Unknown said...

Vi pravas,kara amiko, niaj vivoj bazas sur cxiama laboro.
Bonvolu, memoru, ke "la pacienco estas amara, sed gxia frukto estas dolcxa". Mi deziras al vi multan sukceson en via futura laboro en la lageto.

Piotr said...

Al mi plaĉas laboro sur mia lageto, sed ĝi estas peza pro tio, ke mi laboras mane. Kiam mi promenas ĉirkaŭe, mi ĝojas kaj admiras ĝin.