Saturday, March 28, 2015

Agrikulturo- kultivado de kampo

La kampo kuŝas proksime de mia lageto
Hieraŭ, sur mia kampo oni semis unu hektaron de hordeo, kaj unu hektaron de lupino. Ĉar mi ne havas maŝinon por semado, do mi dungis ĉi agregaton. La servo estis sufiĉe multekosta. La grundo estas iom seka pro manko de akvo, sed mi esperas, ke tiuj ĉi grenoj kreskos.

No comments: