Tuesday, March 3, 2015

La lageto - 37

arboj speguliĝas en lageto.
En nuntempa periodo lageto ne estas tro atrakcia, ĉefe pro manko de verdaj herbaĵoj, kiuj kreskas ĉe randoj de lageto kun ĝiaj floroj. Mankas al mi ankaŭ saltantaj ranoj, diversaj insektoj, kanto de birdoj. Kaj karakterizan flaron de aero, ĉio ĉi konstruas precipan etoson. Sed plej grave en ĝi estas sufiĉe malalta nivelo de akvo. Por hodiaŭ tago ĝin mezuras - 36 cm. Tio signifas minus 36 cm laŭ konstanta punkto. Se la vetero estos senpluva dum postaj tagoj, do tio signifos morton al lageto somere.

No comments: