Thursday, March 7, 2013

Ekologio 6 - kokinoj

La virkoko gardas sekurecon de kokinoj
Ĝenerale estas sciate, ke ekologiaj produktoj, oni taksas pli favore kaj sane por la homa organismo. Sed, ne ĉiuj tion aprezas. Ho, estas eĉ homoj, kiuj asertas, ke ili ne vidas diferencon inter  ekologiaj produktoj, kaj grandamasaj produktoj, kies bredantoj produktas. Mi kompreneble estas adepto de ekologie bredataj bonaĵoj.
Mi ne tro grandskale bredas kokinojn, kaj sekve vendas por kvin amikaj personoj la kokinajn ovojn. Ĝi ampleksas ĉirkaŭ 140 ovojn po semajne.
Kiel mi nutras kokinojn, la nutraĵo deveni de mia kampo, kaj ĝi konsistas ĉefe el grenoj muelaj, herbaĵoj, terpomoj, kaj plej grave ili havas je propra dispono 2 ha da kampo, kie ili serĉas ankaŭ nutraĵon pli specialan nutraĵon, sed ili bone scias kiel fari tion.
Ni vidas tion sur ĉi tiu foto, kiel ili ĝuas kaj ŝatas ĉi laboron, kaj banadon en mola sablo! Rimarku, ke virkoko observas sian haremon, krome, ĝiaj okuloj ĉiame elŝutas danĝeron, nome, vulpon aŭ akcipitron.

Por pruvi diferencon inter ekologiaj ovoj, kaj ovoj el skatola bredado, mi faris eksperimenton. Foje mi vendis al unu el mia aĉetantino ovojn el skatola bredado, ŝi tuj tion rekonis, kaj diris,  ke plue ne aĉetos ovojn de mi. Sed, mi afable tion klarigis kaj pardonpetis ŝin pri tuta embaraso. Ĝis nun miaj fidelaj aĉetantoj estas ege kontentaj. Sed mi demandas min, ĉu la bredado de kokinoj al mi donas grandan profiton?

Ĉu vi eble vidis kokinojn el skatola bredado, kiel ili aspektas? Mi tion jam ne priskribos.

No comments: