Thursday, February 21, 2013

Famaj poloj - Mikołaj Rej

La Parto de la pola lingvo
Hodiaŭ oni solenas la tagon:
Internacia Tago De Patruja Lingvo

Mikołaj Rej - 1505 - 1569,  poeto, romanisto kaj reformista aganto. Li estis la unua verkisto, kiu skribis en la pola lingvo, kaj li diris, ke Poloj ankaŭ scias sian propran lingvon. Samtempe, Rej rompis la kutimon skribi en renesanca tempo en latina lingvo, kaj ekis skribi pole.
Estas fama lia diro: "A niechaj narodowie wżdy postronni znają, iż Polacy nie gęsi swój język mają"
                     "Kaj, nacioj fremdaj sciu, ke Poloj propran lingvon posedas, kaj ne uzas alian"

Tamen, ni ĉiuj scias, ke lingvo estas viva kreaĵo, kaj ĝi ĉiame evoluas. Kiam ni komparas vortojn kaj frazojn, do ni rimarkas grandan diferencon inter iama lingvo kaj hodiaŭa.

No comments: