Wednesday, March 20, 2013

La vintro - 2013

La vetero iom furiozas, ĉar estas jam vico por la printempo, kaj, ĝi ankoraŭ plue daŭras. Kvankam hodiaŭ estas la lasta tago de la vintro!
De naŭa de marto ĝi denove etendiĝis  ĝia regno. La temperaturo hezitiĝas de -5* ĝis -17* gradoj. La neĝo kaj frosto regas en areon kaj surfacon de nia tero. Oni prognozas similan veteron ankoraŭ du semajnojn! Terure!
La unuaj tagoj de marto, kiel belaj, ĉion indikis, ke la printempo tuj estiĝos. Mi jam flaris freŝan, sudan venteton, vidante viglecon de abeloj kaj kanton de birdoj, do, mia koro kaj korpo ekĝojiĝis pro tiu  fanfarono. Ho, mi revulo. Sed, la vetero surprizis nin ĉiujn.

Estas interese, ĉar mia alpa violo ekfloris nun, anstataŭ 3 monatoj antaŭe, krome, ĝi havas nur unu floron! Ĉu eble ĝi volis ion diri al mi?

No comments: