Thursday, February 7, 2013

Agrikulturo - abeloj

Folio de vasko,,k kadro kun metalaj fadenoj
La abelo laboras ĉiame en rapideco, ĝi eble scias, ke sekve ĝia flugo povas esti lasta. La horloĝo de vivo de la abelo kuras ege rapide,  elĉerpiĝas el ĝi fortoj kaj produktaj eblecoj, do "nia" abelo pli kaj pli kun granda intenso, streĉiĝas nervaj impulsoj por akiri ankoraŭ ion pli multe. Kaj, estas tago, kiam abela laboristino krozas sub ŝatata kampo, kaj finfine alteriĝas sur bunta tapiŝo de flarantaj floroj. La abelo jam kunprenis la polenon aŭ nektaron, do jam ĝi estas preta forflugi, sed senefike, ĝia fino, forpaso  jam komenciĝas.
Ho, naturo, kiel ĝi estas bela, sed samtempe tiel kruela.


Por bredadi abelojn, ni ĉiuj scias, oni bezonas abelujojn, en ili abelistoj aranĝas kaj pendigas kadrojn kun folioj de la vasko. Kaj, ĝuste sur la 'folioj de vasko' estas la plej grava procezo en abelujo. Tiun ĉi procezon, mi priskribos en sekvonta noto.
Antaŭ hieraŭ marde, 5an de februaro el mia du abeloj, dum suna, bela tago elflugis abelojn, temp ĉ +9*C. La tria abelujo, kaj en ĝi ĉiujn abelojn mortigis musoj, do mi faris egan malgardemon dum preparado de tiu abelujo al vintro.

No comments: