Tuesday, January 8, 2013

La taglibro - amikoj

Antaŭnelonge mi konatiĝis kun juna amiko el Suda Koreo. Krom pluraj lia interesiĝoj pri diversaj lernobjektoj, kaj aparte pri fiziko.
Sed, li ankaŭ entuziasme esprimas sian aprobon pri la internacia lingvo Esperanto.
La tiun ĉi noton mi publikas al lia konkordo kaj scio. Jen ĝi!

mi lernas esperanton,ĉar

Kara piotr
Saluton!!!!!!!!
Mi volas respondi al via demando en lasta letero.
"Kial mi decidis lerni esperanton?"
Antaŭ kelkaj semajnoj mi legis libron 'sinjoro lingvo de mirlando rakonto' Tio estas libro pri multaj artaj lingvoj. Kaj en tio estas estas esperanto. Mi estis interesa pri esperanto kaj kelkaj lingvoj.Sed mi ne lernis alian lingvon,ĉar ne estas vojo lerni alian lingvon kaj ili estas TRE malfacila. Do mi komencis lerni esperanton pro intereso. Mi serĉis pri esperanto. Kaj mi trovis multajn librojn kaj 'LERNU!'.
Nuntempe mi pensas,ke mi lernas esperanton pro komuniko. Ĉar mi estas introverta,mi ne havas multajn amikojn.(Sed mi havas kelkajm vere bonajn amikojn) Sed per esperanto mi povas komuniki kun multaj personoj. Ekzemple kun vi! Se mi lernis alian lingvon,mi ne povas komuniki.(Mi jam lernis angla kaj japano)
Do mi estas feliĉa pro esperanto kaj VI!

diligenta studento
TEHI

Kion oni povas aldoni al la bela konfeso, ĉefe bondeziri Egajn sukcesojn en diversaj kampoj, kaj apare en esperanta movado.

No comments: