Sunday, August 19, 2012

Tio kaj alio - forcejo

Jen, la eta forcejo
Laste, mi ricevis de konatuloj forcejon senpage, ĉar al ili ĝi malhelpis sur la korto. Do, mi kaptis la okazon kaj transportis  ĝin al mia loĝloko. Kompreneble, mi  ĝin transportis en pecoj kaj poste konstruis proksime de la domo kun mia filo denove kiel tuto. La laboro estis simpla, sed ni devis esti atentema pro glasoj. Tamen, mi konstatas, ke metala konstruaĵo estas ne tro fortika kaj ĝi fleksiĝas.

Al mi tio estos nova sperto, kaj aldona laboro, kvankam ĝi estas ne tro granda, kaj tamen tio postulas iom da tempo kaj forto de mia flanko. Sed mi estas kontenta pro nova tasko.

2 comments:

inga johanson said...

Mi memoras ke mia patro konstruis forcejon de fenestroj. Oni malkonstruis najbaran lernejon kaj li donace ricevis tiom da fenestrojn ke li povis konstrui etan forcejon Inter fenestroj li uzis lignon, ne metalon.

Sed vi devas atenti aŭtunajn ŝtormojn en via lando.
Najbaro de mia fratino havis sian forcejon detruita pro aǔtuna ventego, kiu tutsimple levigis la saltadkonstruaĵon (por infanaj ludoj) kaj ĵetis al la vitra ejo.

Piotr said...

Kara amikino.
Via parto dediĉis al konstruo multe da peno kaj tempo, tio estas laŭdinda. La ligno al konstruo de forcejo estas pli varma, sed supozante ne tro praktika, mi tiel pensas.
Jes, en mia lando la klimato ŝanĝiĝis, ofte blovegas kaj okazas eĉ tornadoj.
Tion ankaŭ tuŝis mia regiono dum pasinta jaro, aŭguste. La forta vento falis 14 grandaj arboj sur mia kampo.
Do, mi devas zorgi pri sekuro de mia forcejo.
Ĉu en via lando ankaŭ okazas fortegaj ventoj?