Friday, August 31, 2012

La somero - 2012

Nur restis flaroj de la somero en glasaj skatoloj.
La nuna somero estas bela periodo en mia regiono, ĉar vetero estis ĝenerale favora al ni. Sed, okazis ankaŭ en mia lando en aliaj regionoj egaj pluvoj kaj tornadoj. Kvankam ĝi laste estas senpluva. La temperaturo atingis eĉ 35 gradojn, al mi tio estis tro granda. Sed varmegoj certe jam pasis.
Mi, paŝo post paŝo preparas al aŭtunaj tagoj, sed tio ja ne novaĵo, ĉar tia estas vico en la naturo. Ĝuste, la naturo estas prudenta, ĝi scii kion fari, kaj ni homoj nur konstatas, konfirmas, ke la naturo estas saĝa. Gravas, ni ne malhelpu al ĝi per malprudentaj faroj, ŝparu la naturon.
Jes, la somero evidente iras al fino. La plantoj velkas kaj flavas. La birdoj ankaŭ ĉesis kanti. Do, iomete mi domaĝas pro tio.

No comments: