Sunday, July 29, 2012

Tio kaj alio - rikolto

Ili ambaŭ rikoltas, ankaŭ bezonoj estas la samaj
Antaŭnelonge komenciĝis en mia lando rikolto. La vetero estas konvena, sed de tempo al tempo malhelpas pluvo. Oni antaŭvidas rikoltan kolekton malpli grande ol pasinta jaro. Ĉefe kaŭzis severa vintro, ĉar vintra greno pereis dum senneĝa kaj frosta vintro.
Tio tuŝis ankaŭ min, kvankam ampleksis 2 hektarojn.
En hodiaŭa tempo rikolto pasas rapide, kiam vetero estas favora, sed mi memoras tempon, ke ĝi daŭris tre longe.
Viroj hakis la grenajn spikojn, kaj virinoj ligis garbojn. Poste, precipe ne tro plenkreskaj knaboj starigis ilin en stakoj, ĉirkaŭ 10-20 garboj. Tio estis peza laboro, mi ankaŭ tion faris. La vojo estis ankorau pli longa por havi belan grenon, kaj fine la panon.

No comments: