Sunday, August 28, 2011

La vivo 11 - pensio

En mia lando oni ĝenerale pensias, kiam viroj atingas 65 jarojn, kaj virinoj 60 jarojn. Tio ĉi tuŝis min en aŭgusto, nuna jaro. Sed estas grupoj en  diversaj fakoj, - policistoj, soldatoj, instruistoj, minejistoj, do ili ricevas pli frue pension, eĉ kiam nur tralaboris 15 jarojn, sendepende de aĝo. Ĉu tio estas juste? Nun ŝtataj oficistoj serioze pensas pri plilongigo de pensia aĝo de ĉiuj, la kaŭzoj estas simplaj, ĉar homoj vivas pli longe kaj estas financa krizo. Nun mia pensio egalas 1360 /zlotoj/, tio estas proksimume 316 EURO, monate. Ekzemple 1/2 kg da pano kostas 0,58 EU, 1 kg da sukero 1 EU. Bone, ke mi loĝas en vilaĝo, ĉar manĝoproduktoj estas iom malplikostaj, ankaŭ vivtenado ne tro kosta. Mi havu esperon, ke financa krizo ne pliprofundiĝos, kvankam, kiam mi aŭskultas sciigojn, la monda situacio en ĉi tia direkto estas serioze danĝera. Sur la foto pola banknoto.

1 comment:

Piotr said...

Hieraŭ mi ricevis poŝte leteron de nia 'sekura socia entrepreno' kaj oni informis min en ĝi pri plialtigo de mia pensio. Ĝi estas decido kaj legimitilo Al mi, ĉi tio estis ĝoiga sciigo. Sed mi devas konfesi, mi persone intervenis ĝuste en entreprenon pri denova kalkulado miaj profitoj, kiam mi laboris fake. La metodo donis pozitivan efikon. Mi ripetas, /eble malfrue jam pro mia aĝo/ ĵetu okulon je alia laboristo, ĉar li povas ankaŭ starigi eraron.