Friday, March 26, 2010

La printempo 2010


Post longa kaj laciga vintro sekvis la printempo. Lunde, 22.03.2010, mi rimarkis jam motaciloj, ili promenadis sur glacio de la lageto kaj manĝadis io, mi ne scias kio, sed certas, ili trovi ion konvenan al sia eta korpo. Ankaŭ abeloj ekis laboreman agadon, ili kunportas la florpolvon, precipe de florantaj koriloj kaj aliaj arbetoj. La lageto sabate 21.03.2010 ankoraŭ estis tute glaciiĝita, mi marŝis sur ĝin, sed post tri tagojn, ĝi malfrostiĝis. Alflugis eĉ birdojn /ŝterno arkta/ por kapti malfortajn fiŝojn. Nia "kikola" lago hodiaŭ estas ankoraŭ frostiiĝata, ĝi distancas de mia loĝloko 0,5 km. La papilioj hodiaŭ eksentis la varmon kaj moviĝis al subĉiela mondo. Oni vidi ankaŭ ne multaj floretoj sur la nudaj terkampetoj.

No comments: