Friday, March 19, 2010

La vintro- 2010



Hodiaŭ lasta tago kalendara de vintro, kvankam malfruan aŭtunon ree venos. Du lastaj sabatoj neĝis sufiĉe abunde /6, 13. 03. 2010/ ankaŭ frostis ĉ -10*C.
Hieraŭ kaj hodiaŭ sufiĉe varmaj tagoj, temperaturo tagmeze + 14 *C, eĉ abeloj elflugis de abelejo. Bedaŭrinde restis nur sola abelosvarmo, restaj pereis. Mi tre ŝatas observi ilin precipe kiel ili laboras.
Interese, se temas pri sovaĝaj anseroj , antaŭ kelkaj tagoj ili ŝvebis de sudo al norden. Kaj kion mi rimarkis hieraŭ kaj hodiaŭ , ili ŝanĝis la direkton, nun ŝvebas ree suden, verŝajne pro tio, ĉar lagoj ankoraŭ estas frostiĝataj. Ĝenerale, mi observas birdojn: paserojn, pigojn, paruojn, merlojn, k.a, ili gaje kantas, kaj serĉi lokon por nestoj. Printempo, mi sopiras al vi, venu rapide kaj daŭru tre longe, via dankema vivanto.
p.s: sur la foto, birdetoj atendantaj je manĝado

No comments: