Sunday, September 30, 2018

propra kampo

Mi prezentas iom da fotoj el mia kampo en vilaĝo.  Mi aĉetis ĝin antaŭ jaron.

La unua lageto plej granda
arboj baniĝas en lageto /la unua/
aleo de arboj
akvaj birdoj ili naskiĝis sur ĝi /la dua lageto/
akvaj birdoj malproksime /la dua lageto/
 

La fotoj cirkulas ĉirkaŭ lagetoj /la tri lagetoj/, sed sur resta grundo mi semis grenon

Thursday, September 27, 2018

Mia abelejo septembre

Nun mi havas 25 abelujojn kompreneble kun abeloj. Hodiaŭ, mi komencis rigardon de svarmabeloj, ĉar vetero permesis por tio. La lastaj tagoj ne estis favoraj por tiu ĉi celo. Mi devis vesti sin konvene, kaj krome uzi fumilon, abeloj estis nervozaj, ĉar ili pensis, ke mi estas ŝtelisto de mielo. Mi sukcesis montri nur tri abelujojn, kaj zorgas fari tion pli precize, ĉar antaŭ jaro verŝajne ion fuŝis, kaj pro tio svarmoj detruiĝis. Ĝenerale, abelsvarmoj estas fortaj, kvankam pri kvin mi dubas, ĉu ili travivos vintron. La sekvaj tagoj estos por mi laboremaj.

Saturday, September 22, 2018

La somero - 2018

Mia kampo de fagopiro
La somero 2018 pasas, ĝi postlasis ankaŭ varmajn tagojn. Oni povas diri, ke ĉi la somero estis varmega, pro tio okazis sekiĝo sur kampoj. Agrikulturistoj suferis, iliaj rikoltoj ne atingis konvenan nivelon de greno. Supozante produktoj el greno, ankaŭ, aliaj estos iomete pli kostaj. Mi konstatas, ke malmulte pluvis, ne ventis, pro tio aero staris "sen movo". Sed, kiam mi aŭdis, ke en aliaj landoj estis ankoraŭ pli varmega por mi, tio estas neimagebla.                                                                          Kampon de fagopiro mi semis por abeloj, ili ĉerpas el ĝi nektaron kaj polenon.