Saturday, January 6, 2018

Ĉu dolĉa jaro 2018 - kiele mielo?

Fotografio estis farita 5.11.2017 - tiam abeloj estis aktivaj.
Novan jaron mi komenciĝas dolĉe. Tia tago kiel hodiaŭa okazigas rare. Kial?  Ĉar por mi indikilo estas - abeloj, ili pleje diras pri la vetero. Sune, senvente, sufiĉe varme, kvankam temperaturo nur +9*C, tia bela tago, do, el miaj abelujoj elflugis abelojn. Sed, ne el ĉiuj abelujoj. Pro tio mi malpaciencas, ĉu ili ankoraŭ vivas? Mi ne pritaksis ilian vivecon, pro manko de tempo. Abeloj vekiĝis dum vintro, tio ĉi malofte okazas. Ĉu ĉi signo estos pozitiva? Prognozo por proksimaj tagoj diras, ke vetero ŝanĝiĝos, tagoj estos pli malvarmaj.

Se, mi estas pri la temo 'abeloj', mi aldonu, ke mielo, kies mi deprenadis, jam, estis vendita, ĝi estis bongusta tiel pritaksis aĉetantoj.

No comments: