Tuesday, May 3, 2016

Polaj aferoj - precipa datreveno

Hodiaŭ Pollando solenas  specialan  datrevenon - antaŭ 225 jaroj oni proklamis Konstitucion nomite la 3-a Majo. Ĝi en tiamaj tempoj estis la unua en Eŭropo, kaj la dua en la mondo. Ĝi regulis organizon de ŝtata regno, ankaŭ leĝoj kaj devigoj de civitanoj.
Okaze de ĉi tiu festo oni organizis en la tuta lando solenajn okazintaĵojn, precipe en Varsovio.

2 comments:

NoordZee said...

Vi devas esti tre fiera de via lando kiu estas la unua en Eŭropo kaj la dua en la tuta mondo ricevi Konstitucion. Kiu estis la unua en la mondo? Mi supozas ke tiu estas Usono. Pollando ĉiam ŝajnas postvivi tutaj provojn de kelkaj landoj konkeri tiun landon.

Piotr said...

Jes, En Usono oni proklamis La unuan Konstitucion en la mondo. Se temas pri nia, do, ĝi estis revolucia novaĵo en tiama tempo, sed ĝi daŭris tre mallongan tempon. Pollando kuŝis kaj kuŝas inter du grandaj potencaj ŝtatoj pro tio, ĝi suferis de ambaŭ landoj.