Thursday, February 4, 2016

Eksterlandaj aferoj - Sirio

La tria urbo de Sirio, se temas pri grandeco
Ni ofte aŭdas, kiam okazas malpaciencaj informoj el iu fremda lando. Mi pensas pri uzo de perforto laŭ civitanoj, amasaj murdoj, bataloj inter diversaj grupoj, religiaj perfortoj, ktp. Ni prenu tre longan malsimplan situacion en Sirio. Humana katastrofo. Tio tuŝas la tutan nacion. Nia TVP montris filmon, ĝi estis faritan pere de dronoj, sur kiu ni vidis urbon Homso. Ĝi estas sen vivo. Al mi, kiu tion rigardis, ĝi estas neimagebla, kion homoj faris al aliaj homoj. Komplete detruitaj domoj, amaso da mortuloj, forpelintoj. Civitanoj kiuj perdis, proksimulojn, posedaĵon, esperon, ĉion. Ĉu oni povus malstarti tion. Jes. Por tiu celo servas UN - La organizo, kiu povintus dissolvi aferon dum eta brulo. Kvin grandaj landoj ne scipovas trovi oran rimedon?

3 comments:

NoordZee said...

Kio estas okazata en Sirio rivalas la okazojn de Dua Mondmilito kaj eble estas pli malbona. Estas terure ke tia senlimigita perforto estas ebla en moderna tempo. La detruo de diversaj urboj kaj vilaĝoj estas totala. Mi ofte sentas min tre afliktita kun mia penso ke ne estas espero por paco en la tuta mondo dum mia vivo kaj eble neniam en la futuro. Ĉu nia destino estas ke ni trovos aliajn planedojn kie ni disvastigos nian dispozicion al perforto inter alimondanoj en la vasta futuro?

Piotr said...

Mondo militanta ekzistas de pratempoj. Nia esperanta himno parolas " Ne al glavo sangon soifanta, ĝi la homan tiras familion, al la mond' eterne militanta, ĝi promesas sanktan harmonion" Esperanto estas bona ideo por la paco. Sed homoj ne estimas Pacon. Ili volas esti gravulojn, riĉulojn, testi novajn armilojn, neglekti toleradon, kelkaj grupoj volas detrui naturan medion. Ĝenerale, tamen, ne ĉiuj politikistoj, ĉar de ili ĉio dependas, kaj havas egan intencon faru pacon en la mondo, sed finfine okazigas tute malbone. Konfliktoj, militoj iras antaŭen. Efiko evidentiĝas priplore. Se temas pri la dua mondmilito, en ĝi la unua nacio volis elimini restajn naciojn.

Anonymous said...

Kompatindaj rifuĝintoj, nur komprenos ilin, kiu samon sentas.