Thursday, February 25, 2016

Ekologio - urĝa temo


Kiam, mi komencis skribi taglibron, mi ĉefe celis batali pri klimato, kaj nun konstatas, ke ŝanĝo de klimato estas la plej danĝera problemo en nuntempa mondo, sed homoj preterpasas ĝin, kaj traktas ĝi indiferente, tio min ne tuŝas, tiel ili pensas.
Do, pli ofte mi skribos pri ĉi problemo.

Mi pensas, ke al homoj venis penso, ke ĝi ege dependas de ni, homoj. Sed, ĉio estas jam malfrue. Ni ĉiuj de infano al aĝulo batalu pri klimato, ĝi servos por niaj geinfanoj, kaj nepoj.

Eble al multoj tio estas pensige, ĉu dieto influas por ŝanĝo de klimato. Sciencistoj de afero asertas, ke jes. Ni povintus manĝi malpli viandon, ĉar bestoj onin nutras per greno. Sekve plantajn grenojn oni fekundigas per nitrogeno, kaj ĝi eltrovu ĵus NO2. Kiam oni diras pri forcaj gasoj, tio ne estas nur CO2, CH4, sed ankaŭ NO2, kiu estas pli danĝera ol CO2, CH4.

No comments: