Thursday, November 26, 2015

Polaj politikaj aferoj plue

Parlamentanoj dum balotado
Polaj politikaj aferoj por poloj nun estas tre interesaj, min ekzemple ili vere allogas, ĉefe pro tio, ke ili tuŝas ŝanĝojn internaj en Pollando. Mi jam skribis, ke preskaŭ tutan potencon posedas nur unu partio, kaj ĝi havas grandan volon por ke ripari situacion en lando. Ne estas plena vero, ke en Pollando regas ideala justeco. Homoj post venko dum lasta balotado 25.10. volas havi pli grandan eblecon por partopreni en publika vivo, por ke ilia voĉo estu aŭdata. Ŝanĝoj estos en diversaj branĉoj de la vivo. Ĉar en Pollando estas multe da privilegitaj grupoj, kiuj ne permesas por ŝanĝoj por ne perdi profitojn. Oni eĉ diras pri ŝanĝo de Konstitucio. Nun batalo iras pri tribunalo de konstitucio. Opozicio diras, ke tio estas atenco por demokratio. Persone, mi aprobas direkton por ŝanĝoj, tio estas justa maniero. Imagu al si, ke najbara lando ne estas kontenta, ke ĉe ni iras nova epoko.

2 comments:

Anonymous said...

Pri kiu najbara lando vi skribas?

Piotr said...

Tio estas okcidenta najbaro de Pollando. Por esprimi pli klare precipe germanaj gazetoj ne favore skribas pri ŝanĝoj en lando, sed ĉiuj scias, ke gazetoj esprimas parte ankaŭ postenon de kelkaj politikistoj. Ĝenerale, tio estas komplika, aŭ ...