Thursday, November 26, 2015

La vetero - monato novembro

Arboj jam senfoliaj
La monato novembro apartenas al la plej malbelaj monatoj en la tuta jaro, kvankam hieraŭ kaj antaŭhieraŭ estis belaj tagoj, suno brilis, ne blovis vento, ili vere taŭgis por promenado. Sed, ĝenerale oni povas diri pri monato 'putra' ĝi estas. Ni poloj ne ŝatas tiun ĉi monaton ankaŭ pro tio, ke ĝi havas tre mallongajn tagojn. Ĉio ĉi influas ke ni fartas iom premitaj. Mi kompreneble skribas pri polaj kondiĉoj.

No comments: