Saturday, September 5, 2015

Tio kaj alio - du eventoj

Invito por festo
Eĉ "porka familio" partoprenas en festa rikolto
Hodiaŭ en mia vilaĝo okazis du eventoj - unu el ili tio estis festo de rikoltoj /dorzynki/
Dum ĝi estis lokaj oficistoj el nia regiono, ilin prezentis ĉefa loka oficisto /wójt/ kaj kompreneble multe da loĝantanoj.
Kaj la dua "oldfest - 2015.  Kion ĝi signifas, tio estas prezento de vivo de vikingoj. Estas junaj homoj, kiuj havas tian hobion, kaj provas vivi kiel homoj en pratempoj, precipe norde de Eŭropo.
rara fako - forĝisto
soldatoj post batalo
 Pro tio, ke ambaŭ okazintaĵoj onin organizis en la sama tempo do, la dua havis ne tro multe da vidantoj.

No comments: