Tuesday, September 15, 2015

Ĉiu taga vivo - ion por manĝado - kaprina butero

La unua parto de procezo
   Ĉu vi jam manĝis buteron de kapra lakto?                                                                                                        Por fari buteron, mi prenas kaprinan lakton, sed antaŭe mi ĝin starigas en fridujon, por ke eltrovu tavolon de graso. Kiam ĝi staras en malvarma loko pli rapide, oni povas akiri pli grandan tavolon de graso. Mi bezonas por tiu ĉi celo 8 litrojn da lakto.
Sekve mi kunprenas grason pere kulero en bokalon. kiam, mi tion faris ujon fermas kaj energie turniĝas, eĉ skuiĝas ĉirkaŭ 20 - 30 minutojn. Dum tiu ĉi procezo estas dispartigata likvo de pecoj buteraj. Kiam dum observado mi konstatas, ke procezo finiĝis, tuj elverŝas enhavaĵon al plastika plado. Tiam buterlakto elverŝas el ĝi, kaj restas nur mola butero, sekve pere kulero iomete sekigas buteron elpremante buterlakto. Glitante buteron ĝi estiĝas pli malmola. Ĉar mi tuj ne manĝas buteron, do mi ĝin fridas.
Mi aldonu, ke metodo, kiun mi prezentas, estas simpla, kaj postulas iom da tempo, tio estas nur por volontuloj.
Jam pecoj da butero, kaj buterlakto
Elpremado de restoj de buterlakto
Jam preta butero

No comments: