Wednesday, August 19, 2015

La somero - 2015

La papilio manĝas nektaron el floroj.
La somero 2015 restos profunda en mia memoro, ĉar ĝi faris grandan damaĝon pro seka vetero. Precipe tio difektis al agrikulturistoj. La vetero kaŭzis, ke lagoj riveroj malaltiĝis ĝiaj niveloj de akvo, eĉ kelkaj malaperis. La suno bruligis nian teron, sunaj radioj pikis ĉion. Sed, insektoj diversaj ĝojiĝis pro ĉi vetero, kaj papilioj saltas de floro al floro. Estis tagoj, kiam temperaturo atingadis 37* gradojn. Mi  alkutimiĝis al la alia somero. Ĉu la vetero furiozis?

2 comments:

NoordZee said...

Vi pensas ke via vetero furiozis dum la somero. La samaj veterdioj eble ankaŭ furiozas en Aŭstralia. Ni vere havas la plej malvarman vintron ekde neniu scias. Oftaj ventegoj, hajlo, pluvego kaj tre malvarmaj temperaturoj daŭriĝas. Ni ankaŭ komprenas ke kiel 37 C sentas al vi, ĉar ni ofte spertas temperaturoj de 37-45 C dum nia somero. Ni esperas ke via devena aŭtumno estos pli agrabla al vi.

Piotr said...

Dio donu al ni pluvon, ĉar ni bezonas ĝin. Vi bondeziras al mi, kaj al ni pli favoran aŭtunon. Dankon. La klimato havas larĝan panoramon de diversaj aspektoj, kaj homoj certe influas ĝin.