Thursday, July 9, 2015

Mia lageto - 41

Akvaj plantoj rapide kreskas sur la lageto
Oni povas diri, ke lageto jam ne ekzistas, La lastaj tagoj kun temperaturo +33 - 36*C kaŭzis, ke tio okazis. Dimanĉe 5-an de julio estis 36*C. Restis sur la fundo mola marĉo. Pro la malalteco de akvo, akvo rapide varmiĝis, kaj fiŝoj ne eltenis ĉi kondiĉojn, fine mortis. Tio estiĝis je miaj okuloj, kiam mi vidis ĉi vidaĵon, mia bedaŭro etendiĝis senlime.                                                                          Mia amo al lageto estis granda, do la doloro estas pro perdo de ĝi, kaj ĝia unika ĉarmeco kaŭzas egan doloron. Pasintan jaron mi supozis, ke povas esti, ke jaro 2015 estos ega sekeco en mia regiono, tion mi diris al miaj familianoj, sed silente atendis, ke aŭguro ne plenumos. Ĉu mi eble faris ian eraron?

2 comments:

Anonymous said...

Vi fine skribas pri eraroj, ĉu vi konas ilin?

Piotr said...

Ĉefa kaŭzo, ke lageto sekiĝis, manko de pluvo. Sed estas diversaj ingrediencoj, interalie multe da grandaj arboj ĉirkaŭe