Tuesday, May 19, 2015

Tio kaj alio - vetero

 Mi serĉis proverbojn pri monato majo estas  multe en la pola lingvo, sed mi ne trovis konvenan por nuna situacio. Malgraŭ ĉio mi citas kvankam unu el ili. "Gdy Bernard grzmi i deszczy, czerwiec z pogodą, a lipiec z wodą" -'Kiam Bernardo fulmotondras kaj pluvas, tiam dum junio milde, kaj dum  julio pluvos' Mi aldonu, ke hodiaŭ ni festas antaŭnomon Bernardo. La monato majo - kiel ĝi estas seka, tio aŭguras malbonan sciigon. Tio tuŝas mian regionon. Mi hodiaŭ mezuris nivelon de akvo en mia lageto ĝi estas - minus 42cm. Sekeco, sekeco, kaj ankoraŭ sekeco.

3 comments:

Etuole said...

Do, ĉu proverbo veriĝis?

Piotr said...

Ĉu Bernardo plenumis proverbon /taskon/? Ne, ĉar en ĉi tago ne pluvis, ankaŭ ne fulmotondris, sed pluvis la sekvan tagon. Interese, kiaj estos la sekvaj monatoj.

Piotr said...

Mi menciis en la antaŭa komento, ke pluvis merkrede posttagmeze /21.05/, kaj pro tio plialtiĝis nivelo de akvo en lageto +1cm. Ankaŭ iom refreŝiĝis la akvo.