Thursday, May 21, 2015

Polaj aferoj - debatoj de kandidatoj

De maldekstre A. Duda, dekstre B. Komorowski


La unua debato inter du kandidatoj al ofico de prezidanto de Pollando okazis  la lastan dimanĉon, kaj la dua okazos hodiaŭ vespere.
Ĉu la unua estis interesa? Laŭ mia opinio ĝi estis interesa, sed la aferoj tuŝitaj en ĝi estis ĝenerale konataj, ĉar ambaŭ kandidatoj parolis pri ili dum siaj diversaj renkontiĝoj. Mi prezentu tiujn ĉi kandidatojn: la unua estas nuna prezidanto sur la foto - dekstre, kaj la dua eŭro deputito - maldekstre. Laŭ diversaj aŭguroj ambaŭ kandidatoj havas egalan ŝancon por estiĝi prezidanto de Pollando.

 

1 comment:

Piotr said...

Mi ne kaŝas, ke mia favorito al ofico de prezidanto estas Andrzej Duda, kiu promesas ŝanĝojn sur pola sceno de politiko, Kaj kredas, ke li energie enkondukos novajn ideojn.