Tuesday, December 16, 2014

La lageto - 35

Sen komento, ...

Mia doloro estas granda, kiam mi promenis laŭborde de lageto, mi rimarkis ion blankan en la akvo, estis ankaŭ maldika tavolo  de glacio. Komence mi pensis, ke tio estas blanka kalamo, sed kiam mi eltiris el akvo evidentiĝis – tio estis angilo. Ĝi mezuris 60cm kaj ĝi aĝis 2,5 jaroj, kaj estis mortinta. Tamen, mi supozis, ke ĝia vivo estas danĝera por plua ekzisto pro manko de akvo.
Somere mi provis ĝin kapti, senrezulte, tiam lageto estis preskaŭ malplena de akvo.

Kaj hodiaŭ ankaŭ mankas akvo en mia lageto, sed tio estas ne nur mia afero, ĉar en tuta regiono ne pluvas, kaj grunda fundo de akvo malaltiĝis ĝenerale. Laŭ mia konstanta mezuro  manki en mia lageto – 54 cm  de akvo. Surfaco de la lageto aspektas terure.

2 comments:

Anonymous said...

Ĉu en lageto estas aliaj fiŝoj?

Piotr said...

Certe estas,sed tre malmulte kaj etaj. Malgrandaj tinkoj kaj karasoj arĝentaj.