Tuesday, December 2, 2014

Ekologio - nia sano

Ni ofte miras, kial ni malsanas, kvankam ni manĝis freŝan manĝaĵon. Kuracisto ne scias kaŭzon, kaj demandas pacienton, kion vi manĝis hieraŭ? Evidentiĝis, ke freŝaj legomoj, aŭ aliaj produktoj kaŭzis pro nia malsano.

Farmistoj por akceli kreskadon de bestoj nutras ilin per nutraĵo kun antibiotikoj kaj aliaj komponentoj, tio certigas, ke bestoj kreskas pli bone kaj ne malsanas, tio bedaŭrinde okazas. Do, bredado estas el ekonomia punkto pli profita por bredistoj.
Ni prenu grandegan bredejon de kokinoj. Ĉu bredisto permesas, ke bredejo kalkulante miloj da kokinoj pereas? Mi aldonu, ke kontrolo ekzistas, por ke malkovru antibiotikojn, sed tio estas longa vojo, kiam laboratorio donas rezulton. Finfine ni jam manĝis viandon, ovon!

Serĉistoj indikas ofte, ke antibiotikoj ĉeestas en diversaj produktoj, krome viandoj, ankaŭ legomoj, fruktoj, grenoj kultivataj sur grundoj fekundigataj per sterko de bestoj.
Do, ni havu plenan konscion pri tiu minaco!

P.s. Ĉu vi eble rekonis karakterizan sufiĉe longan vokadon de kortbirdo aŭdatan en filmeto?

No comments: