Sunday, July 6, 2014

La naturo - oriolo

Tio estas malfacila tasko fari fotografion de oriolo, ĉar la birdo similas al folioj de arboj, krome ĝi estas tre vigla. Do, mi nur  faris filmeton de kronoj de arboj, ĝuste en branĉoj estas kaŝitaj plenkreskuloj kun iliaj idoj, do aŭskultu senĉesan vokadon de birdoj. Ĵus antaŭ ne longe kovis idoj de orioloj. Komence, ni aŭdas voĉon de virkoko, ĝi anoncas pri la afero.

2 comments:

L Fernandez said...

Ho, mi amas esti en tia loko! Mi songxas havi farmon, sed mi opinias, ke gxi bezonas diligentecon.

Piotr said...

Mi konsentas kun vi, estado en tiuj lokoj nobligas nin.
Kara Johano, kiam mi estis junulo, mi ofte observis naturon, kaj min tio interesis. Loĝante en urbo, mi revis pri propra vilaĝa angulo, kaj tio efektivigis fine, sed la vojo estis malfacila...
Do, estu kuraĝa, kaj faru vian planon.