Thursday, July 31, 2014

Esperanto - 18, San Antonio

Pejzaĝo el Argentina vilaĝo
Hieraŭ merkrede, mi ekskursis ekster Bona Aero la vojaĝo estis al San Antonio, kaj poste ni vizitis grandan bienon. La bieno impone estas granda, ĉar ĝi havas ĉ 500ha da grundo, ĝia nomo sonas Ombu de Areco. Ĝia komenco ekis de 1808 kaj daŭras ĝis nunaj tempoj, kompreneble ĝi transiras de manoj al manoj, alie ĝi estas heredita de familianoj.
Post alveno la dommastrino salutis nin varme, Oni gastigis nin per trinkaĵoj, etaj kukoj kaj aliaĵoj. Ni rajdis ĉevale kaj ĉevalajn veturilojn. Sekve oni gastigis nin, ni sidis ĉe tabloj kun manĝaĵoj, regis bovaĵa viando, ankaŭ aliaj manĝaĵoj tre bongustaj, estis ankaŭ vino, kukoj. Post la manĝaĵo loka artisto kantis, krome, estis dancoj sur herba grundo. Fine unu el laboristoj de bieno prezentis sian numeron kun ĉevalo, ĝia ĉevalo estis fidela al liaj petoj, kaj faris ĉiujn komandojn pri kiuj li ordonis al ĝi.
Simile kiel en cirko. Estis amuze, kaj gaje. Por ni tio estis agrabla ekskurso. Ni trafis belan veteron, estis suna, varma vetero.

No comments: