Tuesday, March 18, 2014

Ekstrelandaj aferoj - Ukraino

Enmarŝas la prezidento - Putin
Ĵus hodiaŭ la prezidento  de Rusio, Putin, anoncis kaj proklamis, ke Krimeo estiĝas respubliko de Ruslando. Tio signifas, ke parto de Ukraino estas aneksita per fremda lando. Ni aldonu, ke tio okazis sur baze de referendumo - 16.03.2014, kiu estis farita sen permeso de Ukraino, do ĝi estas senleĝa. Laŭ ŝtatistoj de Krimeoj ĉio okazis leĝe.
Kiam ni komparas tiujn du fotojn, kiel oni povas tion komenti ? Miaopinie tiu ĉi virino, tenante afiŝon en manoj samtempe pensas kio okazos kun ĝia lando, krome eble ŝi silente preĝas kaj petas Dion pri savo de Krimeo. Aliaj virinoj observas ĉirkaŭaĵon ĉu eble iu ne alproksimiĝos por ke arestu ilin.

No comments: