Thursday, March 6, 2014

Agrikulturo - abeloj

Abeloj ricevas nutraĵon sur telero
Kiam mi anoncis plifrue, abeloj jam elflugis el siaj abelujoj de la unuaj tagoj de februaro kun fojaj paŭzoj pro malfavoraj tagoj por ili. Sed laste, ili laboras peze kunportante polvon de florantaj arboj, krome, mi devas nutri ilin. La nutraĵo konsistas el natura mielo kaj sukero plus vitaminoj. Bedaŭrinde, restis ĉe mi nur unu abelujo, ĉar du svarmabelejoj mortis, mi supozas, ke mankis al ili manĝaĵon.
Mi promesas al si, ke ĉi-jare pli klopodos pri abeloj. Mi jam aĉetis du novajn abelujojn, ĉar eble malnovaj estas infektitaj per malsanoj abelaj.

2 comments:

Etuole said...

Laboro kun abeloj estas utila kaj agrabla okupo, ĉu ne?

Piotr said...

Jes, vi pravas, mi tre ŝatas abelojn, sed kelkfoje ili min pikis. Tamen, mi devas esti pli zorgema pri ili.