Thursday, January 23, 2014

Esperanto - 12, mi kaj retejo "Lernu"

La afiŝo vere impresiga
Ĵus decembre de pasinta jaro mi festis la 7-an datrevenon de uzado la retejon de Lernu. Verdire, mi jam delonge sciis Esperanton,  sed tiam hazarde trafis la paĝaron Lernu, kaj registriĝis en ĝi. Bele, mi estis kontenta pro informo, ke mi bone tion faris. Do tuj mi ekis agadon, elsendante eble 10 mallongajn mesaĝojn al hazardaj personoj, kompreneble kompare al mia aĝo, kaj pensante, ke mi ricevos por ili ankaŭ la saman kvanton da respondoj. Vere, mi tiel pensis, naiveco mia! Finfine, mi ricevis nur unu el Vjetnamio, li/ŝi demandis min el kia lando mi estas, kvankam tio estis indikata en mia profilo. Mi tuj respondis, kaj sekve neniun leteron ricevis de li/ŝi.
Tamen, tio ne malinstigis min, sed pripensis, ke afero ne estos simpla. La situacio daŭras ĝis hodiaŭa tago, ke pli multo da uzantoj de 'Lernu' esti efemeraj aŭ tute ne aktivaj. Kiel plibonigi al agadon de Lernu? Tamen, mi havas fidelajn amikojn en esperanta lingvo.
La temon mi daŭrigos.

4 comments:

L Fernandez said...

Bedaŭrinde, estas vera. Tamen, mi trovis fidelan amikon ĉe lernu, kaj esperas trovi pli.

Piotr said...

La paĝaro "Lernu" plenumas belan, bonan rolon en internacia amikeco. Mi konfesas jenan diron: serĉu kaj finfine trovu amikon.
Tamen, multaj homoj provas lerni Esperanton, sed post iom da tempo ili paŭzas. Kion vi pensas pri tio?

Anonymous said...

Cxiu homo devas havi la tempon por esperanto igxos la parto de lia vivo. Mi lernas Esperanton nur kvin semajnojn sed mi registriĝis en 2012. Kaj mi pensas ke bonaj interret-amikoj estos kune kun ni. Kiacele al ni havi multe da amikoj?

Piotr said...

Kiel mi komprenas la aferon? Multe da homoj volas lerni Esperanton, sed post iom da tempo ili konvinkiĝas, ke tio okupiĝu iom da tempo al ili, kaj kalkulas, tio ne donas al ili profiton, do ili rezignas. Ni prenu la statistikon ĉe Lernu. Kiam la homo estos persista, kaj, jam ellernos Esperanton, do plej parte fariĝi Esperantisto. Sed laŭ mi, kvankam pensas aliaj simile, esperantisto... mi tion priskribos ankoraŭ.
Se vi min demandas pri amikeco inter ni, do mi traktas vin kiel amiko. Miaopinie, la plej bonaj amikoj por ni estas niaj familianoj. Ankaŭ en Esperantujo gravas al ni amikoj, sed ne kvanto decidas pri tio, kvankam kvanto estas laŭdinda. Kiucele? Mi skribas sur esperanta kampo: disvastigi Esperanton en la mondo, por ke ne esperantanoj sciu, ke ekzistas tiu ĉi lingvo, krome ili povas esprimi siajn pensojn kun aliaj personoj, ...