Saturday, February 1, 2014

La lageto - 23

Michał faras truon en glicio
La lageto estas jam frostiĝinta 18 tagoj, kaj dum tiuj tagoj tavolo de glacio atingis ĉirkaŭ 20 cm. Do ĉi periodo vintra estis vere malfacila pro frosto -10/16*C kaj vento 60km/h, tio kaŭzis, ke vetero malfavoris al ni. Kaj imagu al si, ke hieraŭ estis -8*C, kaj hodiaŭ +2*C dum tagmeze, krome blovis milda suda venteto, ankaŭ brilis suno, la lastaj tagoj sensunaj. Do, kun plezuro oni povis eĉ promeni, sed mi, kaj bofilo kaptis la okazon, kaj faris en glacio de lageto kvin truojn, por havigi fiŝojn freŝan aeron. Mi supozas, ke fiŝojn fartas pli komforte pro tio. Mi memoras kaj komparas la saman periodon la antaŭan jaron. Diferenco estis principa, tiam, dum pasinta vintro, glacio atingis pli ol 30 cm, krome tuj la fiŝoj ariĝis ĉe truoj.

No comments: