Wednesday, July 31, 2013

La naturo - Kapreolo

La fotografio estis farata malfruan vesperon, do iom obskura
Je la dua flanko de lageto mi havas  kampon kun tritika greno, ĉirkaŭ unu hektaron, kaj en ĝi kapreolo naskiĝis du idoj. Do, la parto de kampo estis detruita. Krome, laŭ bordo de lageto estas diversaj arbustoj kaj herbaĵoj, larĝe 10 metroj.  Ĉi-bone servas al ili, kaj ili sentas, kaj trovis perfektan medion por vivi preskaŭ sen malhelpoj. Komence, ili estis singardemaj, sed, nune, kiam ili min vidas ne forkuras rapide. Sed kun graveco paŝo post paŝo la unua forlasas paŝtejon la kapreolo kaj idoj saltante sekvas ĝin. La triopo kaŝas sin en arbustoj, kaj ili estas sekuraj. La vidaĵon, tutan 'familion', mi observas fruan matenon, malfruan vesperon, ankaŭ ĉi tiu okazas dum tagmeze.

Mia loza rigardo estas jena, ke bestoj, kvankam ili estas sovaĝaj povi rapide ŝati la homon, sed gravas, ke homo devas havi paceman rilaton al ili.

2 comments:

Arjuna said...

ADMIRINDA LA NATURO, KAPREOLOJ LOGXANTE EN VIA KAMPO, KIE GXI TROVAS RESPEKTON. HODIAUXE BESTOJ ESTAS TRUDAJ VIVI PROKSIME AL HOMOJ KAJ TIO OPORTUNAS AL HOMOJ HOMIGXI.

Piotr said...

Koran dankon pro via komento.
Por tuta kapreola triopo estis strange kio okazi, ĉar rikolta maŝino hakis tritikon, kaj ili devis forkuri. Sed ili estas proksime de mia domo plue. Ili estas sekuraj ĝis la vintro, sed poste por ili estos danĝera periodo.
Mi ĉiam ripetas, ke naturo estas bela, sed samtempe kruela.
p.s. mi rekonis vin, kiam mi malfermis vian profilon, dankon mia amiko!