Sunday, November 11, 2012

Famaj poloj- Józef Piłsudski

Hodiaŭ pasas historia datreveno de nia nacia festo. En la jaro 1918, nia ŝtato reakiris sian ŝtatecon, kaj suverenon post 123 jaroj de malliberigo. Tiu periodo, ni poloj nomiĝas, 'la dua pola respubliko'. La ĉefa arkitekto de tiamaj eventoj estis la marŝalo Józef Piłsudski. La dato 11.11, estas kompreneble ne tro precize, ĉar tio estis la procezo etendita dum iama tempo, sed fine oni konsentis pri la 11 de novembro. Mi aldonu la gravan daton 22.11.1918 - subskribo la dekreton pri bazaj dokumentoj de pola ŝtato, kaj Józef Piłsudski inkluzivas la oficon, 'Nuntempa Estro de la Ŝtato'.

Oni devas substreki, li estis tre bona strategisto, kaj la plejgrave, li havis ege fidelajn soldatojn, ankaŭ batalantojn el la antaŭaj legioj, tio helpis al li fine venki. Kion diras pri batalantoj iama ĉefministro, kaj ilia ligilio kun marŝalo. "Nur, pririgardado LIN, enrigardi lian saĝajn okulojn, bonajn okulojn, aŭdi lian voĉon ... ĉio ĉi faris al ni neforgeseblan unikan etoson en la vivo, la fiero kaj feliĉo".

Tamen, historistoj, kaj, diversaj enketoj diras preskaŭ unuanime, li estas la plej granda polo de la XX jarcento.

Hodiaŭ, okazas en diversaj urboj de Polujo, manifestacioj, okaze de ĉi tiu festo, en Varsovio eĉ 11 diversaj organizaĵoj faris marŝojn, kaj paradojn. En mia vilaĝo, ankaŭ lokaj oficistoj surmetis la florojn ĉe la monumento.

2 comments:

Juan L Quintanar said...

Ĉi tio estas tre interesa, lerni la historion de aliaj landoj, siajn suferojn, iliaj luktoj kaj atingoj.

Mi ĉiam pensis ke Pollando estas lando kun terura historio de herooj kaj kuraĝa batalantoj.

Piotr said...

Dankon, kara amiko.
Jes, nia historio estas interesa, kaj, ni havis kuraĝajn batalantojn, ankaŭ eminentajn heroojn.
Tamen, ĉiu nacio havas belan flankon pri propra historio, kaj plej parte ĝi ankaŭ estis malgaja.

Kion diras Józef Piłsudski pri historio, "Kiam, mi pensas pri bela historia vero, kiam, mi pensas pri herooeco, ĉiam, kum komparoj historiaj, mi konstatas, ke konkurencon ni povas elteni kun la plejbelaj ekzemploj en propra historio kaj aliaj nacioj.