Friday, September 28, 2012

La lageto- 14

La akvo sufiĉe varma, do ...
Hodiaŭ, mi petis edzinon, faru al mi fotografion, kiam mi laboras ĉe la lageto. Ŝi plenumis mian peton, sed ankaŭ aldonis, por kio vi faras tion maljuna azeno. La foto estos kiel memoraĵo, mi respondis. Jes, kompreneble ne temas pri fotografio, sed  pri mia peza laboro, eble al aliulo senbezona. Ankaŭ mia edzino tiel pensas, vi faras senutilan taskon, krome vi ne estas junulo, kaj, ŝparu la sanon, ja, la sano estas kiel juvelo. Verdire, ŝi pravas, mi estas maljuna obstnulo, kiel azeno,  sed kion fari, mi tiun laboron ŝatas. Kaj, kiam mi riparas, korektas aŭ rekonstruas etan distancon de bordo de lageto, mi sentas kontentiĝon.


La akvo sufiĉe varma, do mi povas estadi en ĝin, ankaŭ vetero permesas al la laboro.

Tamen, mi pensas, ke mia skulptaĵo akva ne estos neniam finota, ĉar skulpti, labori en akvo, oni povas kompari simile, skribi per bastono sur akvon.

La nivelo de akvo en la lageto - 41 cm, informo por mi.

10 comments:

Anonymous said...

Piotr, kion vi faras tie? Mi ne estas certe se la kurento aŭ lago. Ekzistas fiŝoj tie? Ĝi ne estos vi forigante la kastoroj laboro?
Salutojn.

inga johanson said...

Vi faras tian akvan laboron tute libervole, samtempe mi vidas retajn novaĵojn de Murcia Hispanio ke viroj via aĝe iras tra akvon kun gumboato kaj savas infanojn kaj oldulinojn pro granda inundo. septembro 29 2012
Mia fratino kaj bofrato en tiu semajno vizitis familion en Murcia kies subtera etaĝo/kelo nun estas nedezirata lago.

Anonymous said...

Kiam mi unue legis vian blogon, mi memoris la ununuran Esperantan romanon, kion mi iam legis. La titolo de tiu romano estas ”Homoj sur la tero”, ja memoriganta vian blogon. En ĉi tiu romano iu persono estas maljuna viro. Lia obsedo estas lia lageto.

Tiu okazas en Svedujo dum la jaroj ĉirkaŭ la unua mondmilito. Kvankam Svedujo ne estis multe influita de la milito, la personoj de la libra estis ete malfeliĉaj pro la sociala situacio, sed la ĝojo pro la lageto, kion la viro sentas, estas kontrasto, kiam ĉiuj aliaj personoj agas tiel, kiel ili poste pentas. Multaj jaroj poste, aliaj personoj, junaj, denove ĝojas pro la lageto, kaj ankaŭ malfeliĉaj homoj ekkomprenas pli bone sian situacion en la mondo kaj siajn rilatojn kun kreskaĵoj kaj bestoj sur la tera.

La aŭtoro de la romano nomas Stellan Engholm, unu de la plej famaj svedaj Esperanto-verkistoj. Vi povas legi en Vikipedio pri li.

Carl-Olof

Piotr said...

Bona demando. Simple, mi fortigas la bordon. La akvo en la lageto estas staranta, sed, ĝuste akvo detruas molajn bordojn, ĉar la grundo konsistas el torfa tero. Ĝi estas lageto, kaj ankaŭ en ĝi estas fiŝoj. Tamen, mi pensas, ke kastoroj ne estas, sed vere mi vidis nigraj ratoj. Mi pensas, ke mia lageto estas unika, sed kiom da laboro ĝi postulas, nur mi tion scii. Dankon pro via vizito, kaj tiutempe mi invitas plue.

Piotr said...

Savi alian homon estas bela afero, kaj precipe infanoj kaj virinoj, simile kiel el ŝipo Titanic.
Akvo estas necesa al vivo, sed ĝi ankaŭ estas danĝera. Dankon pro via ofta vizito.

Piotr said...

Dankon fidela amiko Carl, kaj, ankoraŭ oni devas trovi konvenan prizorganto de la lageto poste mia...

KEvgenii said...

Здравствуй, Петр! Очень интересные и красивые фотографии. Особенно твой небольшой пруд. :)))

Piotr said...

Спасибо за ваш комментарий.
Этот пруд, как моя вторая жизнь. Я рад, что этот пруд кишит жизнь.
Русские мой первый иностранный язык, но это было давно, и я почти забыл.
Я приветствую вас.

Hong said...

Fantastic!

Piotr said...

Dankon Hong pro via komento, mi kontentas, ke ĝi plaĉas al vi.