Sunday, July 8, 2012

La naturo - oriolo 1

sendefenda ido de oriolo
De frua mateno ĝis vespero ĝia kanto sonas ege laŭte kaj serene, jam ĝi vekas min je la 3-a horo matene. Temas pri birdo oriolo. La paro de tiuj birdoj 'loĝas' proksime de mia domo. La birdoj lokiĝis sia nesto sur alta saliko, sed devas esti multo da salikoj, pro tio ili esti pli maldanĝeraj. Ne nur bela karakteriza kantado, ankaŭ ĝiaj plumoj beligas la korpon. 
Tio okazis antaŭ du semajnoj, ege pluvis, kaj mi irante ekaŭdis bedaŭran voĉon de nekonata birdeto. Min tio ekinteresiĝis, do mi entreprenis serĉi ĝin, finfine birdeto jam estis en mia mano. Kiel ĝi kriis kaj imitis bekpikadon. Ĝi ne scipovis flugi. Malgraŭ mia helpo, post unu tago ĝi mortis, tio estis ido de oriolo.

8 comments:

inga johanson said...

Oriolo estas la fama Loriot?
http://fr.wikipedia.org/wiki/Loriot_d%27Europe

li faris tre bonajn humorajn filmetojn
Ankaǔ li mortis antaǔ nelonge
Jen filmeto pri dombestetoj

http://www.youtube.com/watch?v=_1OeZBb4IKQ

Piotr said...

Dankon. Komence, vi iomete timigis min, sed kiam mi pripensis la aferon, mi ankaŭ iam mortos.
Ĉu vi ankaŭ interesiĝas pri la naturo?

inga johanson said...

Al mi interesas la amuza naturo, ekz plian ŝercon de Loriot:
http://www.youtube.com/watch?v=7kV27_jIIw4
En Gotenburgo ni havas tian arbarmopson (t.n. alko) en parko.
Esperantistoj ĉiam volas vidi. En arbaroj pli norden kaj sur ŝoseoj aperas tiaj grandaj bestoj. Mia fratino iam
koliziis kun unu el ili, feliĉe ne tro da difektoj de ŝia aǔto, nek ne tro da vundoj de la alko, sed ŝi tiel ŝokiĝis ke ŝi preskaŭ volus eliri la aŭton kaj demandi la alkon:
Kiel vi fartas?

Piotr said...

Jes, estas oftaj akcidentoj kun bestoj arbaraj.
Mi persone ĝis nun, feliĉe ne havis kolizion kun sovaĝa besto, sed mi malofte veturas pere de aŭto.
Indikita ligilo, kiun vi liveris, havas imponan kvanton da observantoj. Tamen mi bedaŭras, ĉar mia komputilo estas malrapida
kaj pro tio mi bone ne spektas la verkon.

Eble vi havas ankaŭ retan paĝon, do mi volonte enpaŝos ĝin.
Koran dankon por via vizito ĉe mia taglibro

inga johanson said...

Mi ne havas propran paĝon sed mi estas sveda peranto de SAT, do paĝo de SLEA vi povus vidi:
http://www.slea.se/sleaesperanto.html
Mi loĝas en Goteburgo do tiu hejmpaĝo bonas:
http://www.esperanto-gbg.org/

Fine, la plej bona bildo de via paĝo estas:
Paradiza kokino kun numidetoj, mi ofte vidas ĝin.

Piotr said...

Kara, havu multe da adeptoj en SLEA, kaj alvoko, "Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu", mi transformiĝas al esperanta kampo, "Esperantistoj el ĉiuj landoj unuiĝu kaj venku". Mi bondeziras tion al mi mem kaj ĉiuj progresemaj homoj en la tuta mondo. Al mi ankaŭ tiu ĉi bildo 'Paradiza kokino kun numidetoj' prezentas grandan sentimenton. La kokino estis tre zorgema al numidetoj, kaj preskaŭ ĉiuj fariĝis plenkreskaj. Interese, kiam ĝi jam ilin forlasis, sed ili tre longe akompanis al ĝi, kaj ĝi ne estis kontenta pro tio, mi tiel pensas. Ankoraŭ, ĝi vivis du jarojn, kaj neatendite ĝi mortis. Al sia fino la kokino estis sana. do, mi ekmiriĝis, kial? Mi skribas kaj diras pri bestoj, "ili mortas". Ĝenerale, mi ŝatas mumidojn, malgraŭ iliaj krioj, ili ankaŭ avertas antaŭ akcipitro, mi pri tio konvinkiĝis.

Ĉia agado bezonas novajn kaj viglajn adeptojn.

dancio's lair said...

A co to za gatunek ptaka?

Piotr said...

Zdięcie jest nie najlepszej jakości, bo robiłem to w pochmurny dzień i było dość wysoko.
Ptak to oczywiście młoda wilga, widać charakterystyczne upierzenie żółte na krótkim ogonku.
Pozdrawiam.