Wednesday, June 27, 2012

La somero - 2012

La bukedo de kampaj floroj: cejano, agrostemo, papovo kaj delfinio.
Kvankam la nuna kalendara somero ekis antaŭ nelonge, sed verdire ĝi daŭras jam de la majo, ĉar la temperaturo tage akiradis super 20*C eĉ 32*C. Bedaŭrinde, regis seka vetero pro tio multe da plantaĵoj velkiĝis precipe sur sablaj kampoj. Sed la vetero ŝanĝiĝis jam de 13 junio, ĉar pluvis, la pluvado, ekzemple, 20.06 - merkrede pluvegis intense.
La pluvo savis niajn kampoplantaĵojn, herbejojn, arbarojn, ĉar ĝi donis "manĝon" al ĉiuj.
Mi persone ekĝoiĝis pro plialtiĝo de la akvo en mia lageto, la situacio aspektis danĝere.

Somere, mi promenas inter la kampoj kaj admiras belecon de la naturo, precipe kampaj floroj liveras al mi ĝojiĝon.

2 comments:

Ariel said...

Ĝi estas bela bukedo de floroj!
Saluton de Argentino!

Piotr said...

Dankon amiko al via komento.
La somero alportas al mi ĉiam la novan impreson, ankaŭ kamparaj floroj.
Ĉu en via lando estas similaj floroj?