Sunday, May 27, 2012

La taglibro

Kiom da homoj en la mondo tiel propraj prioritatoj, ili estas gravaj aŭ ne tro, eble ili estas similaj, sed certe ne la samaj.
Ni volas eternigi niajn pensojn, faroj, adoj, k.a. Pri miaj, mi jam skribis en la antaŭ alia noto. Sed nun pri legado de la toglibroj. Estas bone kiam oni legas ilin, tiam la aŭtoro estas kontenta kaj tio lin stimulas al plua daŭrigo, sed ankaŭ okazas, ke mankas la legantoj, do plej parte la aŭtoro forĵetas kaj rompas sian laboron.

Ĝis nun mian taglibron vizitis legantoj el 60 landoj, mi tion ĉi scias je la statistiko. Mi instalis statistikon el du diversaj firmaoj, sed ili ne estas tro precizaj. Ekzemlo, amiko, kiu min vizitis el Urugvajo /mi estas certa pri tio/ alia firmao, alĝustigis al la lando Kolombio.

Sur dekstra flanko de la blogo mi instalis flagojn de la landoj, kaj, oni montras nur 12 flagojn, aliaj oni povas vidi, kiam vi klakos la vorto "vistors".
Kara leganto, se vi havos malfacilaĵojn doni komenton, bonvolu skribi al mia propra adreso vidata en mia profilo.

No comments: